E-kluboj

Odesa urba Esperanto-klubo «Blanka Akacio»

La prezidanto de la klubo estas Semen Vajnblat (kontakta retadreso: seiv2004(ĉe)mail.ru).

La klubo kunvenas marde en sia klubejo laŭ la adreso: Troickaja 41. Ekzistas ankaŭ apartaj kunvenoj-aranĝetoj de la kluba junulara sekcio (plejofte dimanĉe kaj plejofte ekster la klubejo), pri kiuj oni kutime informas en la paĝo de la Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru.

La klubo organizas ĉiujaran esperantan renkontiĝon Humurino en Odeso. En 1998 ĝi ankaŭ estis la loka organizanto por la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Vidu:

- retpaĝaro de Odesa urba esperanto-klubo "Blanka Akacio"

- forumo


E-klubo Verdaĵo.

Junulara Esperanto-klubo «Verdaĵo» en Odessa ekzistas ekde 1991. La prezidanto de la klubo estas Tatjana Auderskaja (kontakta retadreso: verda2004(ĉe)rambler.ru). Ŝi estas membro de Pasporta Servo.


Klubanoj konstante prizorgis la monumenton al Zamenhof, kaj en 1997 kaj 2005 dufoje propramane renovigis ĝin; ili filmis tri filmojn, du en esperanto (“La birdoj de sudaj kanejoj” kaj “La perloj de Ĉenigramarujo”), premiitajn en diversaj konkursoj, kaj unu en la rusa kaj ukraina pri Esperanto kaj Zamenhof (“Esperanto signifas: tiu, kiu esperas”), dufoje montrita en la urba televido. Ili kvinfoje organizis urbajn Lingvajn Festivalojn (2001, 2003, 2005, 2008, 2010) kun prezento de Esperanto kaj aliuj 20 — 27 lingvoj.


Anoj de la klubo vizitis 16 landojn, partoprenis 5 internaciajn seminariojn de Eŭropa Konsilio. Ekde 1995 ĝis 2005 ili okazigadis Tutukrainiajn humurajn festivalojn «Aprilaj Ridetoj» dum humura festo la 1-a de aprilo. Trifoje ili organizadis la Tagon de Zamenhof (15 — 16 de decembro) kaj naturekkonan ekspedicion «Dnestro» (2001 — 2005). En julio 2011 ili inaŭguris memortabulon al pioniro de E-movado Vl. Gernet en la rusa kaj Esperanta lingvoj.

Vidu ankaŭ: Lotludo por eruditoj