Multaj esperantistoj, kiuj naskigxis aux logxis en Odeso, estas famaj en loka kaj monda esperanto-movado. Inter ili estas:
- Eŭgeno AISBERG (1905 — 1980) estis honora membro de UEA, grandparte pro sia verko Fine mi komprenas la radion.
- Tatjana AUDERSKAJA estas la gvidanto de odesa junulara Esperanto-klubo «Verdaĵo», akademiano de la Akademio de Esperanto; aŭtoro de esperantlingvaj libroj "La mondo en guto da akvo", M, Impeto, 2010 (la premio de Germain Pirlot por la plej bona scienca libro en 2010 — 2015); "Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto", Novjorko, Mondial, 2016; kompilanto kaj kunaŭtoro de ruslingva libro "Лучшие дни нашей жизни. О языке эсперанто и не только" (La plej belaj tagoj de nia vivo. Pri la lingvo Esperanto kaj ne nur). Aŭtoro de du esperantlingvaj filmoj: "Birdoj de ukrainiaj marĉejoj", 8 min, 2001 jaro kaj "La perloj de Ĉenigramarujo", 20 min, 2003 jaro, kaj ankaŭ 20-minuta filmo en la rusa kaj ukraina lingvoj "Эсперанто - значит "надеющийся", 2009 jaro.
- Nikolaj BOROVKO (1863 — 1913) estis unu el la unuaj pioniroj de la Esperanto-movado en Cara Rusio.
- Vladimir GERNET (1870 — 1929) estis pioniro de Esperanto; kunfondinto de la Lingvo Internacia; longe korespondis kun Zamenhof.
- Abram KOFMAN (1865 — 1940) estis eminenta Esperanto-poeto kaj art-tradukisto de la unua periodo (1892 — 1906).
- Ludmila ORAJEVSKAJA (1941 — 2018) naskiĝis en Ruslando; filologo, invalido, emerito; realigis sin en porinvalida kaj poresperanta laboro.
- Tamara POPOVA (1935) estas membro de UEA kaj SAT, vic-prezidanto de Odesa urba
esperanto-klubo “Blanka akacio”.
- Sergej RUBLOV (1901 — 1979) estis verkisto, tradukisto, unu el la gvidantoj de la Esperanto-movado en Odeso. Li fundamente analizis esperantajn radikojn.
- Vladimir SAMODAJ(1935) estas poeto, honora membro de UEA, la unua prezidanto de Sovetlanda Esperantista Unio.
- Miĥail SOLOVJEV (1874 — 1926) estis la prezidanto de Esperanto-Societo en Odessa.
- Samuil ŜATUNOVSKIJ (1859 — 1929) estis pioniro de Esperanto.
- Semen VAJNBLAT (1936) estas verkisto, tradukisto, la prezidanto de esperanto-klubo «Blanka Akacio»; dum 2006 — 2009 estis la prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
|
|