Famaj E-istoj‎ > ‎

Tatjana AUDERSKAJA

Tatjana AUDERSKAJA naskiĝis kaj loĝas en Odessa. Studis biologion en Odesa Ŝtata Universitato. Nun laboras en Odesa Zoologia Ĝardeno. En 2003 ricevis diplomon de profesia Esperanto-instruisto (IEI). Ekde 1991 instruas Esperanton kaj gvidas odesan junularan Esperanto-klubon “Verdajxo”, kiu havas tri agaddirektojn: Esperanto, naturekkono kaj Intelektaj Ludoj. Ekde 1999 organizas ĉiujare 2 naturekkonajn okazaĵojn por esperantista junularo: Kristnaskan Birdokalkulon kaj ekspedicion “Dnestro”; kaj 2 pure esperantajn: “Aprilaj ridetoj” kaj “Zamenhofaj Tagoj apud Zamenhofa monumento”.

Partoprenis internaciajn esperantistajn ekspediciojn laŭ la rivero Dnestro ekde 1986; estis unu el fondintoj de la urba Ekologia klubo en Odessa en 1987. Ano de Odesa filio de Ekologia Centro de Ukrainio; volontulo de Tutmonda Fondaĵo de Sovaĝa Naturo (WWF), Ukrainia branĉo.

Ekde 1996 partoprenas movadon de Intelektaj Ludoj; organizis IL dum Junulara Programo de UK-86 en Zagrebo. Gvidas rubrukojn de IL en Rusa Esperanto-Gazeto kaj en La Ondo de Esperanto. En 2005 okazigis internacian retan IL por esperantistaj teamoj kaj kreis ttt-ejon: http://www.ludoj.narod.ru

Havas publikaĵojn beletrajn (tradukoj el rusa poezio, originala fantasto, parodioj) kaj priesperantajn artikolojn en papera kaj reta formo, inkl. artikolojn en la rusa lingvo en la plej prestiĝa rusa revuo “Nauka i jxizn” (Scienco kaj vivo). Estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: “La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj” kaj “La perloj de Ĉenigramarujo”, kaj ankaŭ de ruslingva filmo “Esperanto signifas ‘Tiu, kiu esperas’”, kreitaj de la klubo “Verdaĵo" kunlabore kun profesia filmisto.

Ekde 2001 okazigas en Odessa Lingvajn Festivalojn (en 2001, 2003, 2005 kaj 2008).

Verkoj

Tradukaĵoj

Kantoj pri Odeso
  • Kanto de odesa teamo KGS-1994
  • Odesa kanto (vortoj  kaj muziko de Igor Gankeviĉ)
  • Kanto pri Odessa de 90aj jaroj (La aŭtoro nekonata)
  • Himno de odesa humurino (laŭ la melodio de “Nadeĵda”)
  • Kanto pri Odessa (vortoj de N. Griŝan, muziko de M. Ŝufutinskij)

Libroj

  • Tatjana AUDERSKAJA La mondo en guto da akvo, 2010. – 104 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0213-2