Vladimir GERNET (Vladi'mir Aleksan'droviĉ, ruse Владимир Александрович Гернет) (naskiĝis en 1870, mortis en 1929), ruso, kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto apud Odeso. Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj Esperantistoj en Odessa. Kunfondinto de la Lingvo Internacia, kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof. Havis multajn malagrablaĵojn pro la rusa cenzuro. Tradukis:
Kunlaboris krom Lingvo Internacia kun La Esperantisto, L' E-iste, k. a. Julie 2011 en la Instituto de vinberkultivado kaj vinfarado "V. Je.
Tairov" (kies kunfondinto estis V. Gernet) estis inaŭgurita memortabulo
omaĝe al li kun la teksto en la rusa kaj Esperanto. (Vidu: ZEO-j) |
Famaj E-istoj >