Famaj E-istoj‎ > ‎

Tamara POPOVA

Licenciato de teknikaj sciencoj, docento de katedro de teoria, ĝenerala kaj netradicia energetiko de Odesa Nacia politekniko universitato (ONPU).

Naskiĝis en Odeso. En 1967 finis Odesan politeknikan instituton, kvalifo – inĝeniero pri termoenergetiko. En la jaro 1969 en tiu instituto disertis kaj fariĝis licenciato de sciencoj. Sekvanto de la scienca skolo de la sciencgvidanto profesoro Kostenko.

La ĉefaj directoj scienca agado estas: termodinamika analizo de energetikaj instalaĵoj; komparo de specifikacoj de unuflankaj informaj kaj termodinamikaj procezoj; enigo de la lingvo Esperanto en la mondan praktikon sur la ŝtata nivelo.

T. Popova esploras eblecojn de scienca fundamentoj leĝoj de teknika termodinamiko por analizounuflankajn informajn procezojn. En 2003 ŝi enkondukis en sciencon la novan terminon “infopio”.

T. Popova havas inventaĝon –metodo por evidentigo de difektoj de aŭtoŝeo laŭ intenseco de la akustikaj vibroj. Ŝi estas aŭtoro de pri ol 100 sciencaj kaj scienc-metodikaj laboroj, inter ili estas lernolibro “La teknika termodinamiko” (1996j), broŝuro “Etikedo en la afera interkomunikado” (lastaj artikoloj), “Infopio kaj ĝiaj specificoj en informaj procezoj” (en la lingvo Esperanto), “La inovacia metodo de la intelekta agado, internacia lingvo Esperanto en la ekonomia klerigo”, instruado “La teknika termodinamiko”.

S-ino Popova partoprenis en laboro de internaciaj kongresoj de esperantistoj en Aŭgsburgo (Germanio), Mariboro (Slovenio), Budapeŝto (Hungario), Moskvo kaj Leningrado (Rusio). Ŝi estis prezidanto de la
71-a kongreso de SAT, kiu okazis en Odesa (1998j).

Ŝi prelegis esperante en Japanio, Litovo, Latvio, Estonio. T. Popova estas membro de UEA kaj SAT, vic-prezidanto de Odesa urba esperanto-klubo “Blanka akacio”. En 1990-1994j T. Popova estis deputatito de Odesa urba soveto.

 Hobioj: la internacia lingvo Esperanto, etiketo, psikologio kaj pedagogiko de la altlernejo.