Famaj E-istoj‎ > ‎

Vladimir SAMODAJ

Vladimir SAMODAJ naskiĝis en 1935 en Odeso. Lia patro Vladimir Sergeeviĉ Samodaо (oficiro de sovetis Ruĝa Armeo) mortis en 1940 jaro kaj ek de tiu tempo Vladimir Samodaj iĝis duonorfo. Pro komplikaĵoj de edukado de du junaj filoj (krom 5-jara Vladimir estis ankoraŭ 3-jara frato) patrino sendis pliaĝan filon al Leningrada provinco. Tie lin trovis la Granda Patruja Milito. Dum la milito Vladimir Samodaj fuĝis al diversaj loĝlokoj: en 1941 - al Vjatka, en 1942 li loĝis en vilaĝo Nikolo-Komarovka inter Stalingrad kaj Astraĥanj, en 1944 li trafis al Saransk kaj fin-fine revenis al Odeso.

Tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro, li laboris kiel interpretisto en arabaj landoj kaj kiel ĵurnalisto por la araba versio de ĵurnalo Moskvaj Novaĵoj. En 2004 li laboras en agentejo ITAR-TASS.

Lerninte Esperanton en 1958 en Odeso, li gvidis kursojn, organizis universitatan E-vivon, kunfondis Sovetian Esperantistan Junularan Movadon kaj estis vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-1989). En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de Sovetlanda Esperantista Unio kaj preparis la aliĝon de SEU al UEA.

Al lia kultura agado apartenas esperantigo de universitata aktora trupo, kiu en 1966 turneis en Pollando. En 1990 li ekgvidis Moskvan Literaturan E-Klubon, redaktis ties bultenon "Cerbe kaj Kore"; li okupiĝis pri kolektado de materialoj por la historiografio de Esperanto en Sovet-Unio, tradukis poeziaĵojn el la rusa kaj la ukraina kaj originale verkis. Liaj rememoroj kaj poemoj estas kolektitaj en Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999).

Vladimir SAMODAJ redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj Kore (literatura revuo), Scienco kaj kulturo.

Pli detala biografio

Libroj