Kantoj pri Odeso

Odesanoj estas tre fieraj pri sia urbo kaj ŝatas montri solidarecon al ĝi. Onidire, ekzistas mil kantoj pri Odeso. Multaj el ili estas popolaj aŭ fariĝis popolaj ĝis tiom, ke multaj aŭtoroj prikverelas patrecon de ili.
 
HO, ODESO
 
Vortoj kaj muziko de M.Tabaĉnikov
Esperantigis S.Vajnblat

Ekzistas en la mond' popol',
Ĝi lertas en parol',
Ĝi kantas gaje kun frivol',
Ĝojplenas la popol'.
Demandu vi pri amoj,
Respondos odesanoj -
Nin naskis tiajn ĝojajn la patrin'!

Refreno:
Ho, Odeso,
La perlo ĉe la maro,
Ho, Odeso,
Vi spertis pri amaroj,
Ho, Odeso,
Mirakl' de l' suda ter',
Odesa mia, vivu kun prosper'!

Jen naĝas nun nebula flu',
Kun la kolos de blu',
Amata estas nia urb',
La urbo sen enu',
Ĉi tie oni ridas,
Renkontas, ĝisrevidas,
ĝi estas sola urbo sen enu'!

 
ĈE LA NIGRA MARO
 
 Vortoj de S. Kirsanov
Muziko de M Tabaĉnikov
Esperantigis S. Vajnblat
 
 
 
Mi sonĝis pri l' urbo, tre kara al mi
En sunaj radioj brulanta,
Kaj dolĉaj odoroj de la akaci'
Min vokas al urbo floranta (2-foje)
Ĉe la Nigra maro.

Ekzistas la maro, mi dronis en ĝi,
Sed bordon feliĉe mi trovis,
Ekzistas aero, amata de mi,
Sed ĝin mi satspiri ne povis (2-foje)
Ĉe la Nigra maro.

Neniam forgesos mi pri la lumtur'
Fajretoj de l' ŝipoj, bulvardo,
Moment' kiam en la ĝardena angul'
Tre ĉarmis min via rigardo (2-foje)
Ĉe la Nigra maro.

Ĉi tie amik' mia kun bajonet'
Pereis sed tute ne plendis.
Ne vane sur tobm' lia kuŝas kronet'
Li l' urbon heroe defendis (2-foje)
Ĉe la Nigra maro.

Kaj restas belega la viv' ĝis la fin',
Ĉu olda vi estas, ĉu juna,
Sed ĉiuprintempe alvokas ĝi min,
Odeso, la ter' mia suna (2-foje)
Ĉe la Nigra maro. 
 
 

KANTO PRI ODESO

 

Vortoj de V.Mass kaj M.Ĉervinskij
Muziko de I. Dunajevskij
Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Ho kiam mi kantas pri granda kamparo,
Pri l' mar', kiun amas mi ĝis memforges',
Pri la Nigra maro, feliĉ' kaj amaro,
Mi kantas pri vi, mia kara Odes'.

Refreno:
En ĉiu angul'
Brilas via aŭroro, Odeso,
Odeso!
Kaj via ĉiel'
Estas ĉiam en koro, Odeso,
Odeso!
Odesa aŭror',
Vi estas en kor',
Vi ĉiam en mia memor'.

Ho kiam mi kantas pri am' emocia,
Pri homoj, en kiuj abundas kares',
Kaj pri la aroma grapol' akacia,
Mi kantas pri vi, mia kara Odes'.

Refreno:

Ho kiam mi kantas pri korhorizonto,
Pri revoj, en kiuj dominas impres',
Pri longaj disiĝoj, mallongaj renkontoj,
Mi kantas pri vi, mia kara Odes'.

Refreno:

 

BOATOJ PLENAJ DE MUGILOJ

 

Vortoj de V. Agatov
Muziko de N. Bogoslovskij
Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Boatojn plenajn de mugiloj
Direktis Kostja al Odes',
Ŝarĝistoj ĉesis la babilojn
Kaj lin renkontis kun kares'.
Jen bluas post bulvard' la maro,
Kaŝtano floras, blovas vent',
Tenere sonas la gitaro
Kaj kantas li kun granda sent'.

Refreno:

Mi ne diras ĉion pri Odeso,
Malfacile plenrigardi ĝin,
Tamen Moldavanka kaj Peresip
Tute certe tre adoras min.

Jen fiŝistino Sonja ĝoje
La barkon albordigis mem
Kaj diris ŝi al Kostja: «Foje
Pri vi mi aŭdis en haven'».
Responde Kostja ne protestas
Kaj diras kun neglekta ton':
«Vi brava strangulino estas,
Sed plej belegas la kanzon'».

Refreno:

Padus' abundas en Fontano,
Bulvardo floras ĉe haven',
«Al Kostja venis, ŝajne, amo!»-
Ŝarĝistoj kriis kun kompren'.
Kaj pri edziĝo kun persisto
Babilis ili de 1' maten'
Kaj havis ĉiu fiŝkaptisto
Tre knarajn botojn por festen'.

Refreno:

Mi ne diras ĉion pri Odeso,
Ĉar mi estas simpla gitarist',
Dancis Moldavanka kaj Peresip
Dum festen' edziĝa de 1' marist'.

 

 

MOSKVO – ODESO

 

Vortoj kaj muziko de V. Visockij
Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Mi ofte flugas al Odes' - patrino,
Nun ne forflugos sen permes' pilot’.
Jen venis stevardino, kvazaŭ estas ŝi princino,
Fidinda kiel la civila flot'.

Ne ŝvebas super Murmansk' eĉ nubet',
Kaj Aŝhabad’ min tute ne konsolas,
Invitas min Kievo en kviet'.
Kaj Kiŝinev', sed tien mi ne volas.

Ne pensu, oni diras, pri sukceso,
Atendas, vidu, eĉ delegaci'.
Denove jam aperis malpermeso por Odeso -
Malhelpas nun forflugi la glaci'.

En Leningrado gutas de 1' tegment',
Sed la gutado tute min ne miras.
Jen, en Tbiliso blovas varma vent',
Sed tien mi forflugi ne deziras.

Mi aŭdas: «Jen forflugas rostovanoj!»
Sed mi rapidas, certe, al Odes'.
Mi tien volas kie min atendas oni vane -
Tri tagojn jam forestas la permes'.

Mi celas tien, kie velkas sun'
Kaj amasiĝas neĝo, oni diras.
En lok' alia lume estas nun,
Sed tien mi forflugi ne deziras.

El Moskvo ĝis Odeso avio nun ne flugas,
Ĉar havas malpermeson la pilot'.
Al kampo alteriĝa stevardino nin kondukas,
Fidinda kiel la civila flot'.

Kaj mi al ajna povas flugi lok',
Pri kiu oni nun eĉ ne parolas,
Eĉ al fermita urb' Vladivostok'
Aŭ al Pariz', sed tien mi ne volas.

Mi revas: suprenflugas ni kaj baroj malaperas...
Turbinoj laŭte fajfas jam sen paŭz’ ,
Sed pri vojaĝo nia mi dubas, malesperas,
Malhelpas eble iu grava kaŭz'...

Mi celas al la suda urb' Odes',
Sed tie falas neĝo, oni diras,
Mi trafus al Londono kun sukces',
Sed tien mi forflugi ne deziras.

Mi pravas - ridimpreso, sed forestas la permeso
Kaj flugi for ne povas nun pilot',
Nin vokas interesa stevardino - miss Odeso,
Fidinda kiel la civila flot'.

Forestas la permeso ĝis maten',
Kaj pasaĝeroj dormas en kvieto,
Diablo prenu punkton de 1' alven',
Mi flugu ien ajn kun ĉi bileto.

 

 

ODESA AŬRORO

 

Vortoj kaj muziko de G. Dolgin
Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Leviĝas odesa aŭror' super mar'
Kaj sunon salutas la blua ondar',
Mi kuras al maro kun ĝojo en kor',
Min vokas odesa aŭror'.
Jen super haven' helas la firmament'
Kaj tuŝas karese vizaĝon la vent',
Mi vidas, ke homa torento sen fin'
Fluadas al mia uzin'.

Refreno:

Jen super mar' ekflugis lar',
Ĉemaran urbon gloras ĝi.
Mielodoras foliar'
De nia blanka akaci'.

Jen super la maro leviĝas aŭror'
Kaj sendas saluton al Viv', al Labor'.
Mi estas feliĉa nun paŝi laŭ voj',
Renkonti aŭroron en ĝoj'.
Al hejmo gepatra laŭ mola herbar'
Mi iras nun kun la fldela gitar'.
Sur niaj vizaĝoj kaj en ĉiu kor'
Jam brilas ridet' de 1' aŭror'.

Refreno:

 

 

MULTAJ URBOJ KRESKAS EN LA MOND'
      (popolkanto)

 

Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Multaj urboj kreskas en la mond',
Ĉiu urbo estas interesa,
Sed vi provu trovi, vagobond',
Pli belegan urbon ol Odeso. 

 

Jen Vien' prosperas kun sukces',
Eble iam ĝi famecon havos.
Ĉu vi aŭdis pri 1' patrin' - Odes'? Jes?
Ĝin neniu urbo anstataŭos!


Belaj stratoj estas en Berlin',
Ankaŭ en Pariz' - mi ne protestas!
Sed plej bela- vi pardonu min -
Nia Deribasovskaja restas.


Per la roz' francin' gratulis min,
Ŝi al mi belega ŝajnis, kvankam
Pli belegas ol parizanin',
Sonja el distrikto Moldavanka.

 

KANTO DE ODESA TEAMO KGS-1994

 

Esperantigis T.Auderskaja

 

 

Al la sudo sin direktas ŝipa ar',
Ĝis Bospor' ĉirkaŭe sternas sin la mar'.
Estas urboj sur insul' kaj sur la mont'...
Certe, «Estas multaj urboj en la mond'».

La sunsubiro, la tagfiniĝo, Odes' angoras.
Ja diris Puŝkin, ke iuj mortis, kaj iuj foras.
Drinku ni por odesanoj-geamikoj,
Kiuj estas en kaj post la Atlantiko.

Malgraŭ ĉio ni ne kuras el Odes'.
Ni malsatas, sed esperas pri sukces'!
Iu nin malamas arde, kun envi'.
Ridas ni tra larmoj, tamen - ridas ni!

La sunleviĝo, la sunleviĝo en urb' ĉemara,
Revenos kantoj, revenos homoj al urbo kara.
Longan nokton ni travivos kun honoro,
Post tenebro devas veni la aŭroro.} 2f

 

 

ODESO

 

Vortoj kaj muziko de E. Kriĉmar
Esperantigis S. Vajnblat

 

 

Mar'-odoro. Kaj la luno pendas super Lanĵerono.
Al bulvardo ion flustras la kaŝtanoj en admono.
Panoramo de la suda nokt' arĝentas jam apenaŭ       
Kaj Fontanoj forte dormas kurtenitaj per ĝardenoj.

 

De 1' bulvardo al haven' ŝtuparo kuras kun komforto
Kaj diskutas oni en la Luna parko pri abortoj.
La pejzaĝojn, ĉirkaŭintajn nin en Arkadi' sur plaĝo,
Vi ne trovos eĉ en fama leningrada Ermitaĝo.
   

Urb' Odeso ne ekzistas sen Privoz' kaj Novbazaro,
Krom insultoj, vin atendas tie tre kvalitaj varoj.
La odoro ebriiga de siringo portas ĝojon
Kaj la tramoj en printempa foliaro serĉas vojon.

 

Super kajo - la lumtura fajro kaj havenarganoj,
Flugas mevoj kaj fiere super ili   kormoranoj,
De fajretoj restoranaj brilas nokte bord' imprese,
Sonas tostoj kaj gitaro kantas pri l' patrin' - Odeso. 

 

Eksterlande mi vin pentras, mia kara, laŭ memoro, 
Moldavanko kaj pavimaj ŝtonoj - ĉiam en la koro,
Kaj Peresip vekiĝinta jam de tramo la unua 
Kaj mi vagas, kvazaŭ en la infanec', tra l' urbo suna.

 

 

RENDEVUO

 

Vortoj de J.Miĥajlik
Muziko de A.Krasotov
Esperantigis S.Vajnblat

 

 

Navigis longe-longe ni, navigis dum la jar',
Ni vivis en koŝmar', dronigis nin ondar'.
Sed ĉiu fremda metropol' kaj ĉiu fremda mar'
En kor' ne lasis spuron de amar'.
Permesu kun Odes' paroli iom.  
Al urbo multon diri volas mi...

Refreno:
Ŝtuparo min kondukas en kvieton,
Sed la esko moviĝas flanke nun sen ĉes...
Bulvardon tutan kiel la bukedon
Al mi donacas mia karulin' - Odes'.
Paŝmaniero ĝia - kvazaŭ de princin',
Rideto   tiel komprenebla, 
Ne vane Nigra mar' instruis min:
Odeso ja atendos ĝis la fin’!

Partino! - oni nomas ja Odeson sur la Ter',
Ĉar estas ĝi en ver' la urbo de esper'.
Odeso estas knabinet kun moka karakter',
Sur kies lipoj   kanto pri liber'...
Mi longe vagis kun Odes' ĉe maro,
Tre multe al la urbo diris mi...

Refreno:

Anoncos la ŝipestro fornavigon de la bord',
Kaj ĉio   en la ord', en paco kaj konkord'.
Fontano Granda, sciu, ke marista mia sort'
Kun Nigra mar' min ligos ĝis la mort'...
Vi pensas, ke mi loĝas en Odeso?
Ho ne, Odeso loĝas nun en mi...

Refreno



ODESA KANTO

                                                                                            Vortoj  k muziko de Igor Gankeviĉ
                                                                                                         traduko de T. Auderskaja
 
En Mjasojedovskaja estas jam trankvile,
La civitanoj digne paŝas, orobrile,
Sonas ĉiam konata odesa ĵargon’,
Kaj konstante troviĝas iu aŭdaca person’.
Sed mi neniam vidis ŝarĝoĉaron,
Ĉar ilia tempo pasis antaǔ multaj jaroj.
Mi naskiĝis en la temp’ de rok-n-rol’,
Sed odesajn kantojn kantas mi kun bonvol’.
 
Rf. Mi promenas laŭ bulvardo ridetante al Djuk’,
Mi ĝentile ne rigardas al li ekde dua luk’.
Mi salutas lin, kaj li diras –jes! –
Ke mi fieras loĝi kaj naskiĝi en Odes’.
 
Laŭ Moldavanka-stratoj piedpaŝas mi,
Ĉiu korteto ŝajnas proksima amik’.
Ne tro pure, sed tie mia malnova dom’,
Kiu baldaǔ ruiniĝos, falos, kaj poste do
Oni lasos min loĝi en la fora Poskot’,
Kie ĉiam kuŝas abunda nigra kot’;
En tiu gaja distrikto abundas homoj kaj muŝoj,
Kaj ĉiu havas sian propran necesejon kun duŝo.
 
Rf.
 
Ho, kiuj homoj, kia bela mar’!
Kia sekura estas nia ŝipar’!
Se vi estas artisto, certe do aferisto,
Kaj se vi muzikisto, certe do spekulisto.
Sub suda suno floras mia urb’,
Ĝi ridas, ŝercas kaj prosperas sen dub’.
Mi plezure aǔskultas prononcon kun erar’:
“En Odeso plej gravas la ŝercoj kaj la mar’’’.

KANTO PRI ODESSA de 90aj jaroj

La aŭtoro nekonata,
Traduko de Tatjana Auderskaja
 
Al la sudo sin direktas ŝipa ar’,
Ĝis Bospor’ ĉirkaŭe sternas sin la mar’.
Nek insulo, nek miraĝ’ sur blua ond’...
Certe, „Estas multaj urboj en la mond’”
 
Refreno:
La sunsubiro, la tagfiniĝo, Odes’ angoras.
Ja diris Puŝkin, ke iuj mortis, kaj iuj foras.
Drinku ni pro odesanoj-geamikoj,
Kiuj estas en kaj post la Atlantiko.
 
Sed ni restas, ni elvivas en Odes’.
Ni malsatas, frostotremas, - tamen, jes!
Iu nin malamas arde, kun envi’.
Ridas ni tra larmoj, tamen – ridas ni!
 
Refreno
 
La sun’ leviĝos, la sun’ leviĝos en urb’ ĉemara.
Revenos kantoj, revenos homoj al panjo kara.
Longan nokton ni travivos kun honoro,
Post tenebro devas veni la aŭroro.
 
Refreno.

HIMNO DE ODESA HUMURINO
(laŭ la melodio de “NADEĴDA”)

vortoj de T. Auderskaja

 
 Suno nun ridetas de ĉiel’,
Primavero venas kun rideto.
Estas klara nobla nia cel’:
Vin gajigi bone dum koncerto.
Vi pro tio venis al Odes’,
Kaj Odeso kiel la patrino
Kore vin renkontas kun kares’,
Ĉiam juna urbo-belulino.
 
Rf: Odeso – la amo, la ĝoj’,
Kaj esperon ni firme konservu,
Ke estu ne lasta la foj’
Ke lok’ por kunveno ĝi servu.
 
Nur du tagojn estis kune ni,
Sed por la monatoj jam sufiĉos
Rememoroj pri la kompani’,
Pri la tagoj, plenaj de feliĉo.
Ie ni kunvenos dum somer’,
Nova loko vokas intereson,
Sed ni ne forgesu pri esper’
Iam plu reveni en Odeson!
 
Rf.

KANTO PRI ODESSA
Vortoj de N. Griŝan,
Muziko de M. Ŝufutinskij,
Traduko de Tatjana Auderskaja

 
Nigras maro.
Kaj la luno pendas super Lanĵerono.
La bulvardo
Sternas sin inter la Ponto kaj l’ Kanono.
Lum’ arĝenta
Kolorigas la kaŝtanojn sur la stratoj.
Dormas dolĉe
La Fontanoj, strandoj, fiŝoj kaj boatoj.
 
De l’ Bulvardo
Ŝtuparego vin kondukos al haveno.
En la parko
Pridiskutas oni ĉion dum promeno:
Bapojn, nuptojn
Kaj abortojn, sen skrupul’ kaj sen sekretoj.
En kafejoj
Drinkas kune komercistoj kaj poetoj.
 
Ne imagu
Vi Odeson sen Privozo kaj bazaroj,
Tie svarmas
Buntaj hordoj kaj vendeblas buntaj varoj.
Okulfrapas
Riĉaj fruktoj de l’ abunda suda tero.
Sur la plaĝoj
Sama svarmo kaj delicoj de l’ somero.
 
En haveno
Venas ŝipoj kaj kliniĝas pene gruoj,
Krias mevoj
Super ondoj ŝaŭmantaj kaj helbluaj.
Mara vento
Portas kanton pri amata kaj karesa,
La superba
Kaj por ĉiam kara belulin’ Odessa.
 
Eksterlande
Mi vin sonĝas kaj pri vi sopiras kore,
Moldavanka
Kaj Peresip vekiĝantaj por laboro.
La pavimoj
En matena lum’ brilantaj post akvumo...
Brilas suno,
Kaj plenigas l’ urbon ĉi fabela lumo.
 
Lanĵerono, Moldavanka, Peresip, Fontanoj – distriktoj de Odessa, Privozo – plej granda bazaro, Ponto kaj Kanono – komenco kaj fino de l’ Primorskij bulvardo.