Monumento de Duko

Duko de Richelieu (Armand Emmanuel Sophie Septemanie de Vignerot du Plessis, bv. ne konfuzi kun la kardinalo, lia praprapraonklo!) estis ŝtatulo de Francio kaj Rusa imperio. Unu el la fruaj urbestroj de Odeso, li multege faris por evoluo de Odeso.
La monumento estis starigita de dankemaj odesanoj en 1828 jaro kaj nun, pro sia arta majstreco kaj beleco de la tuta ensemblo (la monumento mem, la Apudmara bulvardo, la 2 "duoncirkelaj" domoj kaj la Potjomkina ŝtuparo) estas unu de "vizitkartoj" de la urbo.

Reen