Anekdotoj de Borovko

Helvetius en sia verko "De l'esprit" rakontas la sekvantan okazon :

Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon.

—Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo.

—Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino: vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj!

***

Singardema komuniko. Kiam nia mortinta juĝisto Begli glitiĝis en la juĝejo, falis de la ŝtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun ĉi malĝojan sciigon al lia malfeliĉa edzino. Fine ni decidis tiel: ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu ĉi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed ĉe tio ĉi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfeliĉon al la maljunulino subite, sed ke li antaŭe preparu ŝin al tio ĉi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo, ĝis sur la sojlo aperis la edzino de la juĝisto. Tiam li demandis ŝin :


—Ĉu tie ĉi loĝas la vidvino Begli?

—Vidvino Begli? . . . Ne ŝi ne loĝas tie ĉi.

—Kaj mi povas veti, ke ŝi loĝas tie ĉi! . . . Sed tio ĉi ne estas grava. Diru, ĉu tie ĉi loĝas la juĝisto Begli?

—Jes, li loĝas tie ĉi

.—Kaj mi povas veti, ke li ne loĝas tie ĉi. Cetere tio ĉi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, ĉu li ne estas hejme?

—Ne, li ne estas hejme.

—Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfeliĉo! Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna juĝisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos.

[El Mark Twain]