Anekdotoj de Solovjev

Unu advokato, tre malgranda, venis juĝejon, por defendi la aferon de sia kliento. Alia advokato, vidante lin, demandis, kiu li estas. Tiu respondis. Tiam la unua ekkriis :

—Kio? tia malgranda advokato? mi ja povas vin kaŝi en mian poŝon!

—Vi povas, trankvile diris tiu, kaj tiam en via poŝo estos pli da saĝo, ol en la kapo.

***

Unu malgrandruso veturis sur veturilo. Subite la veturilo kliniĝis: ĝi trafis en kavon. La malgrandruso desaltis kaj provis levi la veturilon, sed ne povis. Tiam li kolektas siajn fortojn kaj vokas pro helpo la sanktan Nikolaon. Sed ankaŭ tio ĉi ne helpis. Tiam en malespero li krias :

—Ĉiuj sanktuloj helpu! kaj puŝas la veturilon kun tia forto, ke ĝi renversiĝas sur alian flankon.

—Jen vi havas! li ekkriis kolere: vi ne devis puŝi ĉiuj kune!

***

Unu generalo volis rigardi, kiel oni nutras la soldatojn. Neatendite li venas en la soldatan kuirejon. Sur la korto li renkontas du soldatojn, kiuj portas kaldronon.

—Haltu! li ordonas: alportu kuleron!

—Sed, Via Generala Moŝto. . . . komencas la alkurinta adjutanto. . .

—Silentu! krias la generalo. Li prenas kuleron.

— Levu la kovrilon!

Lia ordono estas plenumata. Li ĉerpas per la kulero la fluidaĵon, provas kaj kun abomeno kraĉas.

—Kio tio ĉi estas? ĝi estas tia supo? ĝi estas kotaĵo!!

—Jes, Via Generala Moŝto, murmuretas la timigita adjutanto, mi tion ĉi ja volis diri al vi.

***

Unu sprita mastro de budo elpensis la sekvantan ruzan ŝercon. Sur la pordo de sia budo li skribis : "eniro senpaga". Granda amaso da publiko plenigis baldaŭ la budon. Sed kiam la gastoj volis eliri, ili renkontis du grandajn gardistojn kaj super la pordo la surskribon : "eliro kostas kvindek centimojn". La sukceso estis brilanta. Preskaŭ ĉiuj pagis, laŭte ridante pro tiu ĉi ideo.

Demando

Kiu en la XVII-a centjaro portis la plej grandan ĉapelon?

—Tiu, kiu havis la plej grandan kapon.

Kuraĝulo

Sinjoro! krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj!

—Ho! respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, mi ne estas timemulo!

Memfarita homo

Jes, miaj sinjoroj, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, mia devizo ĉiam estis : "la homo mem devas ĉion al si ellabori". Kiu mem al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis,—ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!

Malfeliĉa komercisto

Juna homo, kiu en sia urbo havis nenian okupon, venis Londonon, por serĉi helpon ĉe unu sia parenco. Tiu ĉi lasta donis al li kelkan nombron da ĉapoj kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapojn kaj iris kun ili sur unu homplenan straton kaj sidiĝis en unu oportuna anguleto. Vespere li revenas al la parenco, kaj tiu ĉi demandas:

—Nu, ĉu vi multe vendis?

—Ha, malgaje respondas la junulo, eĉ unu ĉapon mi ne vendis!

—Ĉu vi al neniu proponis? kion do vi faris la tutan tagon?

—Mi tenis la ĉapojn bone kaŝitajn en mia korbo, por ke la polvo ilin ne malbonigu, sed proponi al iu mi ne trovis okazon en la daŭro de la tuta tago, ĉar el la granda amaso da homoj, kiuj pasis antaŭ mi, ĉiuj havis jam ĉapojn sur la kapoj.

Apetito

—Kial vi petas almozojn?

—Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro.

—Kial do vi ne laboras?

—Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.

Niatempa amo

—Mi vin amas . . .

—Sed mi estas malriĉa.

— Pardonu, vi ne lasis min elparoli ĝis la fino . . . mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi . . .

—Ha, ha, ha! mi volis nur elprovi vin, mi havas grandegan kapitalon!

—Pardonu, vi tamen ne lasis min fini; mi amas vin ne tiel, por edziĝi je vi pro via mono.

Zorgo

—Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?

—Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.

Proceso

En unu societo oni demandis pentriston, kiel oni povas la plej reliefe prezenti du procesantojn, el kiuj unu gajnis la proceson kaj la dua ĝin perdis.

—Mi pentrus la unuan en ĉemizo kaj la duan nuda, respondis la pentristo.

El la pasintaj tempoj

La imperiestro Paŭlo ordonis, ke ĉiuj preterveturantaj sur la strato, renkontante lin, eliru el la kaleŝo kaj donu al li la reĝan honoron per saluto. Escepto ne estis farita ankaŭ por sinjorinoj. Unu fojon la imperiestro rajdis promene sur la strato en kota tago. Sur la strato montriĝas rapide veturanta kaleŝo, en kiu sidas elegante vestita sinjorino. Venante preter la imperiestro, la veturigisto haltigas la ĉevalojn, kaj la sinjorino rapide elrampas el la kaleŝo. La imperiestro, domaĝante ŝian riĉan veston, ekkriis : "sidiĝu!" La sinjorino ektimigita rapidas plenumi la ordonon kaj momente sidiĝas . . . sur la koton de la strato. Paŭlo rapide desaltis de la ĉevalo, alkuris al la sinjorino kaj, preninte ŝin sub la brakon, alkondukis kaj sidigis ŝin en la kaleŝon. Oni diras, ke al sia ordono la imperiestro poste faris rimarkon, ke virinoj estas liberaj de tia donado de honoro.

Jubilea telegramo.

Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de "Guberniaj Skizoj" de la rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N…a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : "Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj." Post unu horo de Ŝĉedrin venis respondo : "Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin."

Fortaj konvinkoj

Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto "Moniteur" per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn :

(tago 1) : La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto;

(tago 2) : La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano;

(tago 3) : La tigro alvenis al Gano;

(tago 4) : La monstro pasigis la nokton en Grenoblo;

(tago 5) : La tirano trairis tra Liono;

(tago 6) : La uzurpatoron oni vidis en 60 mejloj de la ĉefurbo;

(tago 7) : Napoleono estos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj;

(tago 8) : La imperiestro venis al Fonteneblo;

(tago 9) : Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.

Inter geedzoj

—La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj

!—Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn: ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu vorton.

Solvita problemo.

Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion: unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj demandis:

—Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno?

—Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu.

***

Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj.

—Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano.

—Ne, ili restigis ion.

—Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.

***

La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn.

—Kio estas? ŝi demandis.

— Pardonu min, Via Imperiestra Moŝto!

—Kion do vi faris?

—Jen, kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto. Tie ĉi sin trovas rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen,

—Tra kie do vi volas eliri?

— Jen tie, per tiu ŝtuparo.

—Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :

—Nu, nun iru kun Dio.

La advokato de ratoj

Chassie, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassie aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo.

—Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis :

—Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la vojoj.

—Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro.

—En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassie kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.

Sur balo

—Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas.

— Kun granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble via amikino?

— Ne, kontraŭe, sinjoro: tio ĉi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaŭ plene batos al ŝi la piedojn.

Mirindaĵoj

Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras :

—Ĉu vi aŭdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala.

—Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala. . . .

—Ĉio ĉi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon.

—Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fojojn eniri la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.