En la tombo

de Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko

Aperis en La Esperantisto 1892, ankaŭ en La maŝino kiu kriis, Pro Esperanto 1988

Kiam mi maldormiĝis kaj malfermis la okulojn, ĉirkaŭ mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn kuŝis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. Ĉirkaŭe estis profunda silento. Mi miris, ke mi ne aŭdas la iradon de mia poŝa horloĝo, kiun mi ĉiam metas apud mia lito sur la noktan tableton, kaj mi eltiris mian manon por preni alumetojn, sed mia mano tuj frapiĝis je la mureto.

Tio ĉi forte min mirigis. Mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn sen movo, penante doni al mi kalkulon pri tio, kie mi min trovas. Mi metis atenton sur tion, ke mi kuŝas sur io malmola kaj malglata: tio ĉi ne povis esti mia lito. Per la maldekstra ŝultro mi ankaŭ sentis ion malmolan. Nenion komprenante, mi volis min levi kaj mi frapiĝis per la kapo je la baro.

Terura penso, elvokita kredeble per neklara ekmemoro, aperis kiel fulmo en mia kapo. Tiu ĉi penso estis tiel terura, ke mi ne kuraĝis eĉ formuli ĝin. Mi eĉ timis min moveti, por ne trovi jesigon de ĝi, kaj, ferminte la okulojn, mi komencis rememoradi, kio estis kun mi antaŭ mia lasta dormo. Sed mi absolute nenion povis rememori. Mi aŭskultadis – morta silento. Mi denove malfermis la okulojn kaj denove vidis nepenetreblan mallumon. Teruro komencis min kaptadi, teruro elvokita per penso pri io, kio prezentiĝis al mi tute komprenebla kaj kion tamen mi ne kuraĝis eĉ nomi al mi.

Fine mi decidis levi la manojn kaj palpi tion, je kio mi frapiĝis per la kapo. Per palpo mi eksentis supre lignan tabulon kaj tiajn samajn tabulojn ĉe la flankoj kaj sub mi. Estis tre klare, ke mi kuŝas en alnajlita kesto. Kaj kvankam la penso pri tio ĉi ĵus senvole aperis al mi, sed la ĝusteco de tiu ĉi supozo estis tiel neatendita kaj premanta, ke mi en la unua minuto perdis ĉian kapablon konsideradi. Mi palpadis per la manoj la muretojn de la ĉerko kaj ripetadis al mi: mi estas enterigita vive.

Kiam pasis la unua rigidiĝo, ĉe kies sola rememoro ankoraŭ nun atakas min frosto, mia unua penso estis, ke mi eble ne estas ankoraŭ enfosita, ke, se mi donos signon de vivo, oni eble aŭdos min, oni eble helpos al mi. Mi komencis frapadi en la kovrilon de la ĉerko kaj ekkriis per mia tuta forto, sed mia voĉo sonis tiel surde kaj sovaĝe, ke mi mem ektremis de ĝia sono. Kun streĉa haltigo de la spirado mi komencis aŭskultadi, penante kapti eĉ ian sonon el ekstere, sed mi aŭdis nur, kiel la sango kvazaŭ per marteloj batadis al mi en la tempioj. Mi ripetis kelkajn fojojn tion ĉi saman, kaj ĉiun fojon mi aŭdis nur teruran silenton. Tio ĉi estis efektive morta silento, silento de tombo, de tiu terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto. Tiu ĉi silento estis mia aljuĝo al morto, aljuĝo pli minaca, ol se ĝi estus subite elparolita per tondra voĉo, sed nur voĉo de viva ekzistaĵo. Ne povis esti ia dubo, ke mi estas enfosita en tombon, ke mi venis tien, kien venas nur mortintoj kaj de kie ne ekzistas reveno. Mi malvarmiĝis de teruro.

Estas io majesta, eĉ vigliga, en la trankvila konscio de neevitebleco de la morto. Tiel en la tempo de la franca revolucio centoj da homoj kun profunda trankvileco iradis sur la ekzekutejon kaj mortadis kiel herooj. Sed morti preskaŭ momente, iri al la morto, vidante super si la bluan ĉielon, enspirante la lastan fojon per plena brusto la vivigan aeron – kaj morti en malvasta kesto, enfosite en la teron, kaj esti atestanto de sia propra agonio – estas grandega diferenco. En la tombo ne ekzistas tiu vigla sento de vivo, kiu kuraĝe renkontas eĉ la ĝin neniigantan morton. La turmentoj de vive enterigita sekvas jam post la ekzekuto, kaj de ili estas liberigita ĉiu alia ekzekutita. Tiu ĉi iras en la tombon kun jam estingita konscio, en la tombon oni metas malvivulon, sed ne vivan homon. Kaj mi estis metita en ĝin viva, mi vekiĝis en ĝi kun pasia amo de l’ vivo kaj kun la terura konscio, ke mi estas elstrekita el la nombro de la vivuloj. Inter mi kaj la vivo estis tavolo da tero, nur unu tavolo da tero, kaj nur pro tio, ke mi ne povis ĝin levi, mi devis morti. Oni devas mem travivi tiun ĉi aŭ similan staton, por kompreni, kion mi devis elsuferi ĉe tiu ĉi penso. Denove min atakis rigidiĝo, rigidiĝo de malespero. Mi kuŝis tute trankvile, kaj komencis kun malvarma sango pripensadi mian situacion. Mi enfalis en letargion, al kiu mi ĉiam havis la emon, kaj oni prenis min por mortinta. Mi kondukadis izolitan vivon kaj neniam diris al iu, pri mia emo al tiu ĉi malsano. Estas vero, ke mia frato sciis pri tio ĉi, sed li loĝas en malproksimo de centoj da kilometroj kaj ne povis scii, kio fariĝis kun mi. Se li estus apud mi, li ne permesus min enterigi. Sed li ne estis, kaj oni min fermis en tiun ĉi keston kaj enfosis en profundo de du-tri metroj. Nenia sono de la supraĵo de la tero atingis al mi; sekve nenia mia krio povas atingi eksteren. Ekster tio, la mortintejo sin trovas ekster la urbo kaj prezentas tre izolitan lokon. Al neniu povis veni en la kapon la penso, ke mi estas enterigita vive. Mi estas aljuĝita al morto – tio ĉi estas klara. Mi eĉ elkalkulis kun malvarma sango, kiun mi nun mem ne komprenas, kia maso da tero kuŝas super mi: kalkulante la longecon de la tombo du metrojn, la larĝecon unu, la profundecon du metrojn, kaj supozante, ke sur la ĉerkon falas nur duono de la tuta pezo, mi divenis, ke – se tio ĉi havus sencon – mi devus levi pezon de pli ol 2000 kilogramoj: por tio ĉi ne estus sufiĉa eĉ la forto de Samsono. Sed kion povis al mi doni eĉ la forto de dek Samsonoj, kiam mi ne havis la liberecon de movado. Mi subite eksentis, ke estas al mi terure malvaste, kaj la konscio de tiu ĉi malvasteco komencis elvokadi en mi rekte fizikajn suferojn. La penso, ke super mi kuŝas dumetra tavolo da tero, faris sur min tiel premantan impreson, kvazaŭ tiu ĉi maso premus ne sur la kovrilon de la ĉerko, sed rekte sur mian bruston. Mi komencis sufokiĝi. En teruro mi turnadis min de unu flanko sur alian, premadis per la manoj kaj genuoj la kovrilon de la malbenita ĉerko, kun kolerego penadis deŝiri ĝin, kaj fine, perdinte la fortojn, mi eletendis min sur la fundo de mia malliberejo. Larmoj de furiozeco atakis min, kaj mi ilin ne retenis.

Mallumegaj, koleraj pensoj komencis min atakadi. Por kio mi devas elportadi turmentojn, kiuj superas ĉiujn elpensojn de la inkvizicio? Kial el centoj kaj centoj da miloj mi sola, ĝuste mi, ricevis ilin, mi, plena de fortoj, esperoj, atendoj? Mi kuŝas sub la tero kaj devas kalkuli la minutojn, kiuj apartigas min de La morto, vidi kiel ĝi pli kaj pli proksimiĝas al mi, dum dekoj da miaj konatoj senzorge babilas, gajas kaj tiel same malmulte pensas pri la morto, kiel malmulte ankaŭ mi pensis kiam mi estis inter ili. Ili vivas, kaj mi ne sole estas fordonita al la morto, sed estas ankoraŭ elmetita al la plej rafinitaj suferoj, kiujn nur povas havi homo. Kie estas la Justeco, mi demandadis min, kaj mi ne povis ne vidi, ke ne ekzistas situacio, en kiu la sensenceco de simila demando estus pli klara ol en la mia. Pri kia justeco povas esti parolo tie, kie la aferon decidas okazo? Ĉu ne per la fatala malkompreniĝo mi troviĝis tie, kie pli ĝuste devus sin trovi multaj el la restintaj sur la tero? Okazo, blinda okazo ludas kun ni, kaj ĉiuj ni estas tiom miopaj aŭ malkuraĝaj, ke ni ne vidas tion, kio frapas al ĉiu en la okulojn. Sur ĉiu paŝo ni mensogas al ni, trompas nin mem, kaj ĉio tio ĉi nur por fine diri al ni mem, ke ni estis memvolaj blinduloj. Por kio? En tiu ĉi minuto mi malamis tiun saman vivon, al kiu mi ĵus tiel pasie min ŝiris. Se mi ne estus naskita, mi diris al mi, mi nenion perdus kaj senfine multe gajnus jam per tio sola, ke mi ne suferus tion, kion mi devis suferi nun. Kaj tion ĉi, kion mi nun elportas, mi dankas al tiu krima malŝato, kun kiu la homoj sin tenas rilate la morton de alia, al tiu malnobla rapideco, kun kiu ili penas liberiĝi de siaj mortintoj. Senpotenca kolero min sufokadis, kolero kontraŭ la societo, en kiu estas eblaj tiaj okazoj, kontraŭ ĝiaj moroj, kontraŭ ĉiuj vivantaj, kontraŭ la tuta mondo.

Ĉio estis finita kun la vivo: mi pli ne apartenis al ĝi. Tie, supre, ĝi bolas, kiel ĝi bolis milojn da jaroj antaŭ mi, kaj kiel ĝi daŭrigos boladi post mi. Kio ĝin interesas, ke unu el ĝiaj portantoj estas ĵetita inter malvivulojn kaj post kelkaj horoj mem fariĝos malviva? Kion signifas por ĝi aparta persono? Milionoj da homoj mortadis antaŭ mi kaj milionoj deirados en la profundaĵon de la mortintejo post mi, kaj novaj milionoj, plenaj de pasio de vivo, okupados ilian lokon, kiel unu vico da ondoj anstataŭas la alian sur la supraĵo de la akvo. Mi ekmemoris la vortojn de Schopenhauer: la naturo zorgas nur pri la gento; la individuo estas por ĝi nulo. Kaj nur tie ĉi, en la mallumo de la tombo, forgesita de la vivo, kiu tute ne interesis sin je mi, mi komprenis la tutan maldolĉan ĝustecon de tiuj ĉi teruraj vortoj. Mi estas nulo por la naturo, kaj al ĝi estas tute egale, ĉu mi volas aŭ ne volas morti: laŭ ĝiaj leĝoj mi devas morti, sufokiĝinte de manko de aero. Por kio do estis tiuj jaroj de ekzistado tie, sur la supraĵo de la tero, jaroj plenaj de neefektiviĝintaj revoj, suferado, obstina batalado por la rajto vivi kaj maloftaj, maloftaj lumaj minutoj? Kian celon, kian sencon havis tiu komedio, kiu finiĝis per tia monstra fino? Tiu ĉi demando, kiu maltrankviligas ne multajn kaj eĉ de tiuj estas forĵetata kiel sencela, por mi, viva malvivulo, montriĝis sole ne senenhava demando. La tuta estintaĵo subite kun frapanta klareco leviĝis antaŭ mi; pentraĵoj el la estintaĵo pasis unu post la alia, kaj eĉ la plej palaj el ili elnaĝadis el la profundo de la senkonscia memoro kun tia klareco, kia ordinare estas ebla nur por impresoj de hieraŭ. Mi kuŝis, ferminte la okulojn kaj simple vidis, kiel scenoj el mia vivo kun magia rapideco sekvadis unu post la alia. Kaj subite mi ekvidis unu el tiuj scenoj, kies memoron oni ordinare pelas de si kaj kies rememoron oni ĉiam penas silentigi en si kaj kiuj en tiaj minutoj, kiajn mi nun travivadis, kun aparta forto eliras eksteren. Prezentiĝis al mi malbela sceno el la tagoj de mia juneco: mi, kolerigita per io tute flanka, senkompate batis mian hundon. Tiu ĉi hundo distingadis sin per granda kvieteco kaj sincere min amadis. Kaj mi ekvidis ĝian kvietan vizaĝon kun esprimo de sufero en la okuloj, kaj tiuj ĉi malgajaj okuloj bruligis min per silenta riproĉo, kaj mi sentis per la brulado de la vizaĝo, kiel koloro de honto denove ĝin kovris. Se krimo estas elaĉetata per turmento de la konscienco, mi fine elaĉetis tiun ĉi abomenan agon per tiaj minutoj da maldolĉa honto kaj brula sufero, kiajn mi neniam volus travivi denove. Per nekredebla streĉo de la volo mi forpelis de mi tiun ĉi teruran vidaĵon kaj koncentris mian atenton sur novaj figuroj kaj pentraĵoj. Mi vidis min jen kiel infanon, ludantan sur la korto de nia malnova domo, jen kiel knabon sur la benko de lernejo, jen kiel jam grandan homon – en la vojo, sur la ĉaso, en mia oportuna kabineto, el kie mi estis elportita kiel mortinto per la manoj de vivantaj. Kun aparta heleco prezentiĝis al mi du pentraĵoj: unu el la nemalproksima estintaĵo, la alia el mia infaneco. Mi vidis la arbaron, en kiu mi ofte ĉasadis antaŭ du jaroj, kaj subite blovis sur min malseka malvarmeto de ĝia densa internaĵo kaj ĝia potenca saniga aromato, kiun mi kun tia amo tiel avide enspiradis, kiam mi tutajn horojn vagadis en ĝi. Mi vidis ĝin en varmega tagmezo kaj en vespero, kiam la lastaj radioj lumis sur ĝia supro, kaj tiu ĉi detalo de sia flanko elvokis unu el la plej fortaj impresoj de mia infaneco. Mi ne scias kial, sed en mia infaneco la subiro de la suno ĉiam metadis min en silentan malgajon. Mi rampadis sur la tegmenton de la kelo kaj observadis de tie, kiel la estingiĝanta suno malrapide kaŝadis sin post la najbaraj konstruoj, kaj la stranga maltrankvileco min atakadis. Mia imago pentris tiun ĉi scenon kun tia forto, kvazaŭ mi alestus ĉe efektiva subiro de la suno. Kaj subite la antaŭa sopirado denove venis al mi kaj mi denove eksentis la tutan teruron de mia situacio. Mi denove eksentis, ke estas al mi malvaste, ke mankas al mi lumo kaj aero, kaj mi denove komencis sufokiĝadi.

Mi kuŝiĝis sur flankon kaj komencis aŭskultadi. Por kio? mi demandis min mem: tute egale, mi nenion povis aŭdi. Ĉu estas tago aŭ nokto, tie, supre? Mi ne sciis tion ĉi kaj ne povis sciiĝi. Surda, premanta silento kaj absoluta mallumo ĉirkaŭis min. Sur la tero eble eĉ estis tago, sed ĉe mi estis netrapenetrebla nokto. Sed se supre estas tago, iu povus viziti la mortintejon, eble povus aŭdi bruon el mia tombo kaj en tia aŭ alia maniero doni al mi helpon. Mi tre bone konsciis, ke tio ĉi estas simple infana penso, ke neniu povis min aŭdi, kaj tamen mi pasie min alkroĉis al tiu ĉi mizera lumeto de espero. Mi denove komencis batadi per la manoj kaj piedoj en la kovrilon de la ĉerko, akompanante mian frapadon per tia ĝemado, kiu kredeble tre malofte eliras el homa brusto, – kaj denove mi havis kiel respondon mortan silenton. Tio ĉi daŭris tiel longe, ĝis mi absolute perdis la fortojn. Atakis min sento, al kiu mi eĉ ne povas trovi nomon. Tiu ĉi miksita sento de sopiro, teruro, senhelpeco kaj malespero estis en tia grado monstra, ke mi ekploregis, kiel infano.

La morto, malbela morto, per grandaj paŝoj proksimiĝadis al mi, kaj mi per nenio povis haltigi ĝian proksimiĝadon. Oni ne devas pensi pri ĝi, mi diris al mi; oni devas pensi pri la alia. Sed pri kio mi povis pensi? Pri rimedoj de eliro el tiu ĉi foso? Eliro estis neebla. Laca de sopira malespero kaj de sovaĝaj sintiroj al la vivo, mi devis morti, sufokiĝinte en mia tabula malliberejo. Mi ne povas diri, ke mi tremis antaŭ la morto, kiel antaŭ fakto de neniiĝo. Mi volis vivi, sed ĉe sia tuta forto tiu ĉi deziro ne povus tute mortigi en mi tiun fizikan kuraĝon, kun kiu homo povas pli aŭ malpli trankvile atendi neeviteblan morton. Mi estis trankvila ĉe la penso, ke post negranda spaco da tempo por mi venos la stato de neestado; sed tiu cirkonstanco, ke mi devis perei ĝuste tiel kaj ne alie premis min. Terura estis por mi ne la morto mem, sed la maniero de morto. Sur la supraĵo de la tero mi povus renkonti ĝin kun deca firmeco: mi havas kaŭzon pensi tiel; tie ĉi sur la fundo de superŝutita foso, mi sentis min disbatita, dispremita, turnita en nenion. Mi eĉ mem volis ĵeti min en la brakojn de la morto, vidante en ĝi la solan eliron el miaj suferoj: aperis al mi penso de propravola ĉesigo de ili. Mi rememoris, kiel unu Roma hetero, en la reĝado de Nerono, kulpigita pro politika krimo, sufokis sin mem per nazotuko, kiam oni ŝin, lacan de turmentoj, portis sur seĝo por novaj turmentegoj. La penso pri tia rimedo de liberiĝo eĉ ektremigis min de ĝojo, kiel ektremas malliberulo ĉe la sciigo de liberigo. Mi devis havi sur mi zonan rimenon; mi povis fari el ĝi maŝon kaj sen la kuraĝeco sole sub la premo de malespero, sufoki min mem. Sed mia ekzekutado iradis kvazaŭ laŭ antaŭe pripensita plano: mi ne trovis sur mi la rimenon. Tio ĉi estis ankoraŭ bato, kiu ĝis fino min dispremis. Mi ekgrincis per la dentoj de furiozeco; mi ruladis min en mia malvasta kaĝo, batante mian kapon sur ĝiaj muretoj, ne sentante doloron, kiun mi ne sentis eĉ tiam, kiam mi en blinda kolerego komencis mordadi miajn manojn. Mi ĝemadis, kiel vundita besto, sed tiajn ĝemojn, miksitajn kun tiuj frenezaj malbenoj, kiuj flugadis de mia lango, ne facile povas elvoki el homa brusto fizika doloro.

Tia turmentego ne povis longe daŭri: per rapidaj movoj mi elvokis fortigitan enspiradon de aero, kaj baldaŭ laŭ la premanta pezo en la brusto mi eksentis mankon de ĝi. Tiun ĉi fojon ĝi jam ne estis frukto de la imago: mi efektive komencis sufokiĝadi. Terura sonorado estis en miaj oreloj; ĝi plenigis per si la tutan ĉerkon; ĝi sonoris kiel la bruo de centoj da sonoriloj. Fajraj rondoj sin montradis antaŭ miaj okuloj, fariĝante pli kaj pli grandaj, fornaĝante ien en malproksimon kaj turniĝante en gigantajn ringojn, kiuj brilis per minaca sanga lumo. Mi sentis, ke mia saĝo komencis malklariĝadi. La pensoj, kiel rapidega vento, flugadis tra mia kapo. Rememoriĝis al mi ial diversaj instruoj pri la ĉiopova potenco de la volo, kaj ŝajnis al mi, ke, se mi pasie ekdeziros eliri en la aeron kaj liberecon, mi en ia maniero povas liberiĝi. Kaj, kunpreminte la dentojn, mi penis koncentri mian tutan volon sur tiu ĉi punkto. Poste al mi, la nekredanta, aperis la penso, ke oni devas preĝi kaj ke tio ĉi necese min savos. Mi komencis elparoladi preĝojn, sed baldaŭ mi rimarkis, ke tio, kion mi kun febra varmego paroladis, estis ne preĝo, sed senliga kolekto da fragmentaj frazoj el diversaj preĝoj. Kaj mi diris al mi, ke tiel oni ne povas preĝi, ke tia preĝado nur kolerigos Dion. Subite mi aŭdis la demandon, elparolitan per raŭka interrompita voĉo: "Por kio?" Tio ĉi iom revenigis min al la efektiveco. Mi faris penon rekonsciiĝi, kaj mi rimarkis, ke en mi turnas sin la penso: por kio Dio min tiom persekutas, kaj ke tiun "por kio" mi, aŭ pli ĝuste mia lango, ripetis kelkajn fojojn laŭte. Sed tio ĉi estis la lasta peno; mi komencis perdadi ĉian kontrolon super mi. Sovaĝaj pensoj komencis interŝanĝadi sin kun sovaĝaj pentraĵoj. Grandega turo staris super mi, kaj tiu ĉi turo kun bruego falis, kaj mi volis kuri de sub la grandegaĵo, kiu flugadis sur min, kaj tiu ĉi grandegaĵo min jam atingadis… Iaj monstroj peladis min, mi faladis kaj subiĝadis en senfundan profundaĵon… Grandega martelo komencis batadi sur mian bruston, kaj mi sentis, kiel mia brusto enplatiĝadis, kaj la batoj de la martelo terure tondris en miaj oreloj. La batoj fariĝadis pli fortaj kaj pli fortaj, kaj nigra nubo ĉiam pli kaj pli min enkovradis… Mi perdis la konscion.

Malferminte la okulojn, mi ekvidis lumon kaj ies konatan vizaĝon klinitan super mi. Tio ĉi estis la vizaĝo de mia frato, al kiu mi dankas mian savon. Sciante mian emon al letargio, li tuj post la ricevo de telegramo pri mia supozita morto elveturis el sia urbo. Sed ĉar la telegramo, sendita de unu nia komuna konato, estis sendita nur la duan tagon post mia supozita morto, li malfruis kaj alveturis kelkajn horojn post mia enterigo. Mi restis sub la tero ĉirkaŭ ses horojn, sed mi ne povas diri, kiom da tempo pasis inter mia vekiĝo kaj sveniĝo: por mi ĝi estis kaj restos – al mi, tute egale, ili ŝajnas jaroj, kaj ĉe la sola rememoro pri ili mia sango glaciiĝas. Mi ne sole vidis la morton vizaĝo kontraŭ vizaĝo, mi estis en ĝiaj brakoj, kaj tiuj ĉi brakoj estis teruraj, monstraj. Mi estis enterigita juna kaj eliris el la tombo preskaŭ maljunulo.

Vidu ankaŭ:

Recenzo pri En la tombo