Ne pereis nia lando Himno de Ukrainio Vortoj de P. Ĉubinskij Muziko de M. Verbickij Esperantigis S. Vajnblat
Ne pereis en Ukrajno nek gloro, nek forto. Al ni, fratoj-ukrainoj, ekridetos sorto. Malaperos malamikoj, kiel ros’ sub suno Kaj alvenos al ni, fratoj, la feliĉ’-fortuno.
Ni fordonos por libero vivon sen lamento Kaj ni montros, ke ni estas el kozaka gento.
Ni ekstaru por libero de Sjano ĝis Dono Kaj en kara land’ ni regi al neniu donos. Nigra maro ekridetos, ĝojos dnipraj mevoj. En Ukrainio nia maturiĝos revoj.
Ni fordonos por libero vivon sen lamento Kaj ni montros, ke ni estas el kozaka gento.
Kaj ni dignon nian montros per fervor' sincera, En la lando laŭte tondros baldaŭ kant' libera. Ĝi reeĥos tra la stepoj, trans Karpataj montoj, Ukrajnio iĝos glora en la tuta mondo.
Ni fordonos por libero vivon sen lamento Kaj ni montros, ke ni estas el kozaka gento.
1989 |