... Vi demandas min, kiel
aperis che mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis
la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ghia
naskigho ghis tiu chi tago? La tuta publika
historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi
malkashe eliris kun ghi, estas al Vi pli-malpli konata;
cetere tiun chi
periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauzoj, ankorau
neoportune tushadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj
sole la historion de la naskigho
de la lingvo.
Estos por mi malfacile
rakonti al Vi chion tion chi detale, char multon mi mem jam
forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dedichis tutan mian
vivon, aperis che mi - estas ridinde ghin diri - en la plej
frua infaneco kaj de tiu chi tempo neniam min forlasadis; mi
vivis kun ghi kaj ech ne povas imagi min sen ghi. Tiu chi
cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da
obstineco laboris super ghi kaj kial mi, malgrau chiuj
malfacilajhoj kaj maldolchajho, ne forlasadis tiun chi ideon,
kiel ghin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.
Mi naskighis en Bjelostoko,
gubernio de Grodno. Tiu chi loko de mia naskigho kaj de miaj
infanaj jaroj donis la direkton al chiuj miaj estontaj
celadoj. En Bjelostoko la loghantaro konsistas el kvar
diversaj elementoj: rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; chiu
el tiuj chi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike
rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la
impresema naturo sentas la multepezan malfelichon de
diverslingveco kaj konvinkighas che chiu pasho, ke la
diverseco de lingvoj estas la sola, au almenau la chefa
kauzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ghin en
malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min
instruis, ke chiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato
kaj sur la korto, chio che chiu pasho igis min senti, ke
homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj,
hebreoj k.t.p. Tio chi chiam forte turmentis mian infanan
animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu chi "doloro
pro la mondo" che la infano. char al mi tiam shajnis, ke
la "grandaghaj" posedas ian chiopovan forton, mi
ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagha, mi nepre forigos
tiun chi malbonon.
Iom post iom mi
konvinkighis, kompreneble, ke ne chio farighas tiel facile,
kiel ghi prezentighas al la infano; unu post la alia mi
forjhetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri
unu homa lingvo mi neniam povis forjheti. Malklare mi iel min
tiris al ghi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj.
Mi ne memoras kiam, sed en chia okazo sufiche frue, che mi
formighis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia
neutrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj.
Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ghi estis ankorau
gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan
gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj
antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta
mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi
unu el tiuj chi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne
memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio
chi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova,
arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis
artifikajn richegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p.
Sed homa lingvo kun ghia, kiel shajnis al mi, senfina amaso
da gramatikaj formoj, kun ghiaj centoj da miloj de vortoj,
per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, shajnis al mi tia
artifika kaj kolosa mashino, ke mi ne unufoje diradis al mi:
"for la revojn! tiu chi laboro ne estas lau homaj
fortoj", -- kaj tamen mi chiam revenadis al mia revo.
Germanan kaj francan
lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankorau
kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a
klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la
simpleco de la angla gramatiko jhetighis en miajn okulojn,
precipe dank' al la kruta transiro al ghi de la gramatikoj
latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la richeco de
gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne
estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serchi
en la lingvo kaj forjhetadi la senbezonajn formojn, kaj mi
rimarkis, ke la gramatiko chiam pli kaj pli degelas en miaj
manoj, kaj baldau mi venis al la gramatiko plej malgranda,
kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn
paghojn. Tiam mi komencis pli serioze fordonighi al mia revo.
Sed la grandegulaj vortaroj chiam ankorau ne lasadis min
trankvila.
Unu fojon, kiam mi estis en
la 6-a au 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la
atenton al la surskribo "shvejcarskaja"*,
kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajho
"Konditorskaja".**
Tiu chi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi,
ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn
vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu chi penso
ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la
piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de
lumo, kaj ili komencis rapide malgrandighi antau miaj okuloj.
"La problemo estas
solvita!" - diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu chi direkto. Mi
komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo
konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj
naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi
komencis kompari vortojn, serchi inter ili konstantajn,
difinitajn rilatojn kaj chiutage mi forjhetadis el la vortaro
novan grandegan serion da vortoj, anstatauigante tiun chi
grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi
rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj
(ekz. "patrino", "mallargha",
"tranchilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj
en vortojn formitajn
kaj malaperi el la vortaro. La mehhaniko de la lingvo estis
antau mi kvazau sur la manplato, kaj mi nun komencis jam
labori regule, kun amo kaj espero. Baldau post tio mi jam
havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.
Tie chi mi diros ghustatempe
kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli
frue, kiam mi serchis kaj eljhetadis chion senbezonan el la
gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankau
por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian
formon havos tiu au alia vorto, se ni nur konsentos
ke ghi esprimas la donitan ideon, mi simple
elpensadis vortojn, penante, ke ili
estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron
da literoj. Mi diris al mi, ke anstatau ia 11-litera
"interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman
ideon per ia ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple
skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile
elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al chiu el ili mi donis
la signifon de difinita vorto (ekz. a,
ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ...
aba, aca, ... k.t.p.) Sed tiun chi
penson mi tuj forjhetis, char la provoj kun mi mem montris al
mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj
kaj ankorau pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi
konvinkighis, ke la materialo por la vortaro devas esti
romana-germana, shanghita nur tiom, kiom ghin postulas la
reguleco kaj aliaj gravaj kondichoj de la lingvo. Estante jam
sur tiu chi tero, mi baldau rimarkis, ke la nunaj lingvoj
posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj,
kiuj estas konataj al chiuj popoloj kaj faras trezoron por
estonta lingvo internacia, - kaj mi kompreneble utiligis tiun
chi trezoron.
En la jaro 1878 la lingvo
estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama
"lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis
ankorau granda diferenco. Mi komunikis pri ghi al miaj
kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La
plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la
frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis
ghin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni chiuj kune solene
festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu chi festo estis
paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la
himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:
"Malamikete de
las nacjes
Kado', kado', jam temp' esta'!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba'."
(En la nuna Esperanto tio
chi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu,
falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuighi
devas").
Sur la tablo, krom la
gramatiko kaj vortaro, kushis kelkaj tradukoj en la nova
lingvo.
Tiel finighis la unua
periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankorau tro juna por
eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankorau
5-6 jarojn kaj dum tiu chi tempo zorgeme elprovi la lingvon
kaj plene prilabori ghin praktike. Post duonjaro post la
festo de 5-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj
disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti
pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de
homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi
restis tute sola. Antauvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi
decidis kashi antau chiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de
mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia
afero. Tiu chi tempo estis por mi tre malfacila. La kasheco
turmentis min; devigita zorgeme kashadi miajn pensojn kaj
planojn mi preskau nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj
la plej bela tempo de la vivo - la jaroj de studento - pasis
por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la
societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis,
kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajho
en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj chi versajhoj
("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan
de mi broshuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, che kiaj
cirkonstancoj tiu chi versajho estis skribita, ghi ekshajnis,
kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.
Dum ses jaroj mi laboris
perfektigante kaj provante la lingvon, - kaj mi havis sufiche
da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi shajnis, ke la
lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian
lingvon, skribis en ghi verkojn originalajn, kaj vastaj
provoj montris al mi, ke tio, kio shajnis al mi tute preta
teorie, estas ankorau ne preta praktike. Multon mi devis
chirkauhaki, anstatauigi, korekti kaj radike transformi.
Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pushis kaj
malhelpis unu la alian, dume en la teorio, chio aparte kaj en
mallongaj provoj, ili shajnis al mi tute bonaj.
Tiaj objektoj, kiel ekz. la
universala prepozicio "je", la elasta verbo
"meti", la neutrala, sed difinita finigho
"au" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon
teorie. Kelkaj formoj, kiuj shajnis al mi richajho,
montrighis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi
devis forjheti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878
al mi shajnis, ke estas al la lingvo sufiche havi gramatikon
kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi
alskribadis nur al tio, ke mi ankorau ne sufiche bone ghin
posedas; la praktiko do chiam pli kaj pli konvinkadis min, ke
la lingvo bezonas ankorau ian nekapteblan "ion", la
kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj
difinitan, tute formitan "spiriton".
(La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kauzo, kial
kelkaj esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo
Esperanto, skribas senerare, sed en multepeza, malagrabla
stilo, - dume la esperantistoj pli spertaj skribas en la
stilo bona kaj tute egala,
al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo
sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj
nerimarkite, shanghighos; sed se la unuaj esperantistoj,
homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute
difinitan fundamentan
spiriton, chiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo
restus eterne, au almenau dum tre longa tempo, malgracia kaj
senviva kolekto da vortoj.) -- Mi komencis tiam evitadi
lauvortajn tradukojn el tiu au alia lingvo kaj penis rekte pensi
en la lingvo neutrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en
miaj manoj chesas jam esti senfundamenta ombro de tiu au alia
lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu au alia minuto, kaj
ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran
difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan
jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble,
gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.
Ankorau unu cirkonstanco
igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun
la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu
havas grandegan signifon por neutrala lingvo. Mi sciis, ke
chiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur
tiam, kiam la tuta mondo ghin akceptos; tial mi ne povas ghin
akcepti ghis tiam, kiam ghin akceptos la tuta mondo".
Sed char la "mondo" ne estas ebla sen antauaj
apartaj "unuoj", la neutrala lingvo ne povis havi
estontecon ghis tiam, kiam prosperos fari ghian utilon por
chiu aparta persono sendependa de tio, chu jam estas la
lingvo akceptita de la mondo au ne. Pri tiu chi problemo mi
longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj
ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al
tute nededichita adresato la eblon kompreni chion skribitan
de vi, se vi nur transdonas al la adresato la shlosilon, -
alkondukis min al la penso aranghi ankau la lingvon en la
maniero de tia "shlosilo", kiu, enhavante en si ne
sole la tutan vortaron, sed ankau la tutan gramatikon en la
formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj
elementoj, donus la eblon al la tute nededichita adresato de
kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.
Mi finis la universitaton
kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam
pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la
manuskripton de mia unua broshuro ("D-ro Esperanto.
Lingvo internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro")
kaj komencis serchi eldonanton. Sed tie chi mi la unuan fojon
renkontis la maldolchan praktikon de la vivo, la financan
demandon, kun kiu mi poste ankorau multe devis kaj devas
forte batali. Dum du jaroj mi vane serchis eldonanton. Kiam
mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broshuron
por eldono kaj fine rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi
prosperis mem eldoni mian unuan broshuron en julio de la jaro
1887. Mi estis tre ekscitita antau tio chi; mi sentis, ke mi
staras antau Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia
broshuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu chi
publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je
"flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi metas sur la
karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de
mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris
mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon.
Lazaro
Ludoviko Zamenhof.