Ne diru

el Nadson
esperantigis S. Ŝatunovskij
(Fundamenta Krestomatio)

Ne diru: “li mortis”,
Li estas vivanta!
Se oni detruis l’altaron —
La fajro ja restis flamanta;

Se oni deŝiris la rozon —
Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;
Se l’harpo eĉ estas rompita —
L’arkordo ankoraŭ do ploras.