Morto! . . . ĉio jam finita! Kie estas do feliĉo? Kie gloro promesita? Mia korpo nun—dediĉo Al la vermoj, al putrado; La animo bona, saĝa— La ofer' de l' neestado! Ĝin severa kaj sovaĝa La sendanka, senmemora, En la tempo de vivado La servema kaj fervora, Senanima societo Ekforgesos nun por ĉiam, Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto Memorigos min neniam! . . . |