Tri palmoj

(El LERMONTOV.)

                    En sabla dezerto de lando Azia
                 Tri palmoj fieris per kresko gracia.
                 Apude el tero senfrukta ŝprucanta
                 Murmuris fonteto per ondo frostanta.
                 Ĝi estis per verdaj folioj gardata
                 De suna radio kaj sablo portata.
                    Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita.
                 Sed fremda migranto, de voj' lacigita,
                 La bruston flamantan al akvo malvarma
                 Ankoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma,—
                 Komencis jam velki de sun' bruliganta
                 La belaj folioj kaj fonto sonanta.
                    La palmoj komencis je Dio plendadi :
                 "Ni estas naskitaj, por vane velkadi?
                 En ia dezerto ni vivon pasigas,
                 Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;
                 Kaj homo ne ĝuas je flor' nia rava . . .
                 Ne, sankta ĉiel', via juĝo—ne prava!"
                    Kaj ĵus ili finis—en blua foraĵo
                 Sin turni komencis la ora sablaĵo,
                 Kaj venis de tie la son' sonorila,
                 Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila,
                 Kaj iris kameloj, la sablon levante,
                 Sin, kvazaŭ ŝipeto en mar', balancante.
                    El inter la ĝiboj sin skuis en pendo
                 La larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo;
                 Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,
                 Kaj nigraj okuloj el tie briladis;
                 Arabo, talion al selo klinante,
                 Peladis ĉevalon, al kur' instigante.
                    Levadis sin tiam ĉeval' en kolero,
                 Kaj saltis ĝi, kvazaŭ vundita pantero.
                 De blanka mantelo la faldoj belegaj
                 Senorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj.
                 Ludante, l'araboj ponardojn ĵetadis
                 Kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis.
                    Jen venas al palmoj kun bru' kamelaro;
                 En ombro etendis sin gaja tendaro.
                 La vazoj per akvo plenigis, sonante.
                 Fiere la kapojn foliajn svingante,
                 La palmoj salutas gastaron subitan
                 Kaj fonto donacas la akvon kaŝitan.
                    Apenaŭ do lumon krepusko forpremis,
                 Sub akra hakilo radikoj ekĝemis,—
                 Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj!
                 La veston forŝiris l'infanoj sovaĝaj.
                 La korpon de ili la homoj hakadis,
                 Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis.
                    Kaj kiam nebul' okcidenten foriris,
                 Laŭ voj' difinita gastaro jam iris.
                 Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,
                 Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.
                 La suno ĝis fino restaĵon bruligis,
                 Kaj poste ĝin vent' en dezerton disigis.
                 Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio;
                 Ne kovras la fonton murmura folio;
                 Ĝi vane profeton pri ombro petadas,—
                 Nur sablo varmega la akvon faladas,
                 Kaj sole vulturo, akiron portanta,
                 Disŝiras ĝin super la fonto dormanta . . .

M. SOLOVJEV.