Meze de somero
Arde suno brilas, Maturiĝis bero. Sonore ektrilas Mezo de somero.
Pensojn malakrigas Varmo sen pluvero. Apud korto migras Mezo de somero.
Sub la sun' impresas Herboj kaj rivero. Vizaĝon karesas Mezo de somero.
Laŭda mencio en Liro-2000
Vintro
Dormas neĝamasoj ondaj kaj arbustoj en la kort'. Kiel blankbarbuloj oldaj Stakoj staras sur la bord'.
Apudkuras voj' rumora, malaperis pala sun'. Kiel se gardist' rigora la felĉapa venis lun'.
Erupciis svarme steloj sub la vasta noktkupol'. Sur viburn' kun ruĝaj beroj revas pri maten' pirol'.
|