ZEO-j

En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-objektoj.

1. Monumento al Zamenhof


La monumento de L.L. Zamenhof en Odeso estis muntata en 1957 kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
La foto estis farita dum Humurino-2011

2. Memortabulo de Gernet


La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011. Aŭtoro de la tabulo estas M. Babkin. Skribaĵo sur tabulo en ruse kaj esperanto tekstas:
Vladimir Gernet (1870 — 1929)
Unua gvidanto de vinologia stacio
de rusaj vinberistoj kaj vinfaristoj (1910 — 1921)
Fondinto de unua Odesa esperanto klubo (1894)
Pionero de internacia esperanto-movado


Informo el Enciklopedio de Esperanto:

Vladimir GERNET
(Vladi'mir Aleksan'droviĉ, ruse Владимир Александрович Гернет) (naskiĝis en 1870, mortis en 1929), rusa kemiisto kaj direktoro de vinber-instituto apud Odeso.

Pioniro de Esperanto, esperantistiĝis en 1890, jam en 1894 grupiĝis ĉirkaŭ li aro da fervoraj esperantistoj en Odeso. Kunfondinto de la Lingvo Internacia (fama gazeto 1895-1914), kiun li monsubtenis. Longe korespondis kun Zamenhof.


ZEO-j en Ukrainio


Підсторінки (1): Historio de Ĥarjkovskij