Historio de Aleksandr Ĥarjkovskij pri monumento
Pasintsomere
por mi okazis miraklo — en Odessa (Ukrainio), mia gepatra urbo, kunvenis la
SAT-anoj por sia vica internacia konferenco. Kiu konas ekonomian situacion en
Ukrainio, tiu min komprenas. Loĝante en Usono jam pli ol 17 jarojn, mi mem ne
kredis, ke tio estas ebla.
Kaj jen
mi estas en Odessa, kuracloko "Arkadija", mi ĉirkaŭbrakas miajn
amikojn el multaj landoj. Kaj
jen okazas
la dua
miraklo — oni
anoncas ekskurson al
monumento al
Zamenhof en
Deribasovskaja, la
ĉefa
kaj plej
fama strato
ne nur
en Odessa.
La
SAT-anoj miras — pri tiu monumento silentas eĉ la
plej bonaj turismaj informiloj. Kaj estas konate, ke sur la teritorio de
eksa
USSR forestis ia monumento, eĉ tabulo kun la nomo de Zamenhof, kiun
sovetiaj aŭtoritatuloj opiniis ne inda, ĉar li estis judo, cionisto,
kosmopolito, do
preskaŭ "malamiko de popolo", matura por perei en GULAG, se li
"feliĉe" ne estus mortinta antaŭ la 1917-oktobra puĉo.
Kaj jen
kelkdeko da SAT-anoj staras en la korto de Deribasovskaja kaj gapas al la nobla
vizaĝo de la Majstro. Ĉu ne fantoma ĝi estas?
La
kongresanoj ekinteresiĝis — kiu aŭtoris la monumenton, kiu permesis, ke oni ĝin
ne ruinigu en sovetia tempo?
Okazis,
ke mi, delonga moskvano kaj usonano, esperantisto de la 1957-a, preskaŭ sola
konas la historion de tiu ĉi monumento.
Printempe
de la jaro 1953-a formortaĉis la diablo J.Stalin. Revenis el prizonoj nemultaj
esperantistoj, kiuj ĝisvivis la tempon. Inter ili estis N.V.Blaĵkov,
skulptisto. Esperanto ankoraŭ ne estis permesita oficiale. Nur en '56 oni
restarigis kaj tuj fermis SEU-on, Sovetunian Esperanto-Unuiĝon. Tamen la tempoj
ŝanĝiĝis — en Pollando, sovetia kolonio, okazis la 44-a UK, dediĉita al la
centjariĝo de L.L.Zamenhof. UNESKO proklamis Zamenhofon la "Homo de la
Jaro". Sovetia delegacio en "frata" Pollando brile forestis —
kiu donu la elirvizon al la hieraŭaj "malamikoj de la popolo"? Tamen
sovetiaj samideanoj volus sendi palpeblan kaj videblan gratulon al la UK (kien
eĉ simplajn gratulleterojn oni malpermesis). Kaj jen N.V.Blaĵkov skulptis la
portreton de la Majstro kaj volis sendi ĝin al Varsovio.
Eĉ tio
estis nesimple. Speciala komisiono... identigi la portreton... poste
permesi... aŭ malpermesi ĝin ellandigi... Identigi Zamenhofon per lia
portreto ne eblis:
mencio pri li forestis ne nur en sovetiaj enciklopedioj, sed eĉ en
lingvistikaj
libroj. Plie, ne ekzistis liaj portretoj. Do, la komisiono venis al jena
konkludo: detrui la portreton de la nekonato.
Blaĵkov
telefonis al mi, tiutempe oficiala ĵurnalisto de la tre influhava moskva
gazeto «Ĉirkaŭ la Mondo» (ruse: Vokrug Sveta). Mi venis al Odeso kun mia ĵurnalista mandato sen beno de miaj ĉefoj.
Okazis
jena interparolo kun la odesaj instancoj:
— Kio
estis tiu Zamenhof?
Mi
respondis.
— Do, li
estis judo kaj cionisto?
Mi ne
povis nei. Kaj ili demandis: "De kie vi decidis, ke tiu estas iu
Zamenhof?"
— Jes, mi
scias, tiu estas Leon Trockij, malamiko de Vladimir Lenin kaj de la sovetia
popolo, — diris al mi la oficisto.
— Ĉu vi
iam vidis portreton de Trockij? — atakis mi (eĉ koni la vizaĝon de Trockij
estis krimo).
— Ne, ne, — eksvingis li per manoj.
— Tiu eble
ne estas Trockij. Sed kiu li estas? — oni demandis.
— Tiu
estas... Lazar Zamenhof, la avo de Blaĵkov, mortpafita de la faŝistoj. Ĉu
Blaĵkov ne rajtas konservi skulptaĵon de sia avo en la korto? Kaj tiu, kiu
ordonos ĝin detrui, respondecos ĉe la moskvaj aŭtoritatuloj, — diris mi.
Tio estis
"mensogo por savo" (ruse: "loĵ vo spasenie"). Same tion mi
diris al la kortanoj, najbaroj de Blaĵkov.
Pasis 40
jaroj — la monumento al Zamenhof plue staras en la korto. Mi kredas, ke post
ioma tempo la statuo de tiu nobla homo kaj genia lingvisto trovos lokon sur la
centra placo de Odessa.